KIEL INSTALI KAJ UZI LA KROMPROGRAMON CXAPELADO 1. Alŝutu la dosierujon "cxapelado" (kun ĉiuj ties dosieroj) al "/wp-content/plugins/". (La dosieroj devas esti en aparta dosierujo nomata "cxapelado".) 2. Aktivigu la kromprogramon en la Kromprograma menuo en WordPress. 3. Aldonu la klason "cxapeladokampo" al ĉiu "textarea"-elemento kaj "input"-elemento (de la tipo "text"), kiu uzu la aŭtomatan konvertadon. Kiel ekzakte fari tion, dependas de la uzata etoso. La HTML-kodo (kaj PHP-kodo) estas malsame strukturita en ĉiu etoso. Se ekzemple ie estas tekstokampo, kies HTML-kodo aspektas jene: Tiam por aktivigi uzon de Cxapelado por tiu tekstokampo, oni aldonu en la komencan markon de la elemento "textarea" atributon "class" kun la valoro "cxapeladokampo". Tio aspektas jene: Se ĉio iras glate, tio devas sufiĉi (kondiĉe, ke la kromprogramo Cxapelado estas ĝuste instalita kaj aktivigita, kaj se Javaskripto estas aktivigita en la TTT-legilo). 4. Libervole: Aldonu apartan "input"-elementon, per kiu eblas ŝalti kaj malŝalti la konvertadon. Kiel ekzakte fari tion, dependas de la uzata etoso. Sed en plej multaj etosoj sufiĉas aldoni la jenon en iu oportuna loko, ekzemple tuj antaŭ aŭ tuj post la responda tekstokampo:

La grava parto estas la malplena "span"-elemento kaj ties atributoj. La valoro "id"-atributo devas komenciĝi per la nomo de la responda tekstokampo. En la ekzemplo temas pri "comment" (la responda "textarea"-elemento havas 'id="comment"'). Sed aldone estu "_cxapeladosxaltilo". Necesas ankaŭ "class"-atributo. Ĝi havu la valoron "cxapeladosxaltilo" aŭ alternative "cxapeladosxaltilo sxaltita" (estu spaceto inter la du vortoj). Se oni aldonas "sxaltita", la aŭtomata ĉapelado estas dekomence aktivigita, kaj la uzanto devas mem malŝalti ĝin, se li ne deziras aŭtomatan ĉapeladon. Se oni ne aldonas "sxaltita", tiam la aŭtomata ĉapelado estas dekomence malŝaltita, kaj la uzanto devas mem ŝalti ĝin, se li volas aŭtomatan ĉapeladon. La "p"-markoj en la ekzemplo ne estas nepraj, sed ofte ili estas konvenaj. Tio tute dependas de la cetera aranĝo de la HTML-kodo. Rimarku, ke la "span"-elemento estas malplena (ĝi tute ne enhavas tekston aŭ io alian inter la komenca kaj fina markoj). La Javaskripta kodo de Cxapelado aŭtomate aldonas la efektivan ŝaltilon ene de la "span"-elemento. En iuj etosoj povas esti necese iom ŝanĝi la stilfoliajn regulojn (CSS) por ke la ŝaltilo bone montriĝu kaj aspektu. Pri tio tamen ne eblas doni detalajn konsilojn, ĉar la multaj etosoj de WordPress havas tre diversajn stilregulojn. Se la uzanto malŝaltis Javaskripton en sia TTT-legilo, la aŭtomata ĉapelado ne funkcias. Tiam eventuala ŝaltilo ne aperas.