Organizantoj
LingvanFeston 2025 organizas:
Ĉeforganizanto
Kunorganizantoj
Organiza teamo
Bezonkaze vi povas kontakti la unuopajn organizantojn.
Peter Baláž – Ĉeforganizanto de la evento, programo

Peter Baláž, ankaŭ konata kiel Petro en Esperantujo, estas esperantisto, eldonisto kaj editoro; li estis elektita kiel la esperantisto de la jaro 2012. Petro loĝas en sia devenurbo Partizánske kaj parolas diversgrade slovake, ĉeĥe, germane, pole, ruse, angle kaj Esperante. Petro estas tre aktiva en la internacia Esperanta movado kaj edukaj projektoj, kaj en 2005 li fariĝis la kunordiganto de E@I. Li estas konata ankaŭ kiel organizanto de internaciaj eventoj (ĉefe sed ne nur Esperanto-aranĝoj). Li estas eksestrarano de Vikimedio Slovakio kaj, ekde septembro 2012, membro de ĝia revizia komitato. Li posedas la slovakan eldonejon Espero, fonditan en 2005, kiu ĉefe eldonas Esperantajn verkojn. Pliajn informojn vidu en Vikipedio.
Kontakto: peter.balaz@lingvafest.sk
Dorota Rodzianko – Fakturado, mendoj

Dorota estas el Pollando kaj nuntempe loĝas en Slovakio. Ekonomikisto laŭ diplomo, esperantisto laŭ koro. Majstrino de tabeloj kaj paperoj. Ŝi ne povas bone dormi, se ŝi ne organizas ion. Ekde 2010 ŝi organizas internaciajn eventojn en diversaj eŭropaj urboj kaj landoj. Ŝi havas sperton kun organizado de eventoj kun ĝis 1300 partoprenantoj.
Kontakto: dorota.rodzianko@lingvafest.sk
Sonja Zaretskaia – Sociaj retoj

Matthieu Desplantes – Retejo, teknika helpo

Matthieu estas el Francio sed loĝis en Slovakio dum 7 jaroj kaj nun loĝas en Aŭstrio. Li parolas (diversnivele) france, Esperante, angle, pole, germane, slovake kaj ruse. Li partoprenis en la organizado de pluraj internaciaj eventoj, plejmulte Esperantaj. Li faras videojn pri lingvoj (france).
Kontakto: matthieu.desplantes@lingvafest.sk
Kiuj ni estas kaj kial ni faras tion
Nia organizo, Edukado@Interreto (E@I), jam delonge havas la ideon organizi lingvan festivalon en Slovakio. Ekde la komenco (2005), ni okupiĝas pri edukado per la Interreto, ĉefe lingvolernado. Ni kreas diversajn senpagajn multlingvajn retejojn. Nia agado komenciĝis per kreado de la unua multilingva retejo por lerni Esperanton: lernu.net. Esperanto estas tre grava por ni (ĝi eĉ estas la laborlingvo de nia internacia oficejo), sed ni okupiĝas ankaŭ pri aliaj lingvoj. Ni iom post iom aldonis novajn projektojn kaj lingvojn: slovake.eu, deutsch.info, lingvo.info, russky.info, polski.info ktp. Vi trovos ĉi tie superrigardon de niaj projektoj. Krom kreado de edukaj retejoj, ni ankaŭ organizas diversajn eventojn: trejnadojn, seminariojn, kreivajn metiejojn, kongresojn, somerajn studadojn. Ni okupiĝas pri lingvoj ekde la kreo de la organizo kaj jam longe rimarkis la foreston de ĉi tia aranĝo en Slovakio. Ni do pensis, ke ni volas ŝanĝi tion, kaj ni ĝojas, ke ni trovis similideulojn, kun kiujn ni nun preparas tiun eventon por vi!
La vizio de E@I estas mondo en paco kaj harmonio, en kiu ĉiuj civitanoj povas rapide kaj facile komuniki en la tuta mondo. La ĉefaj celoj en tiu direkto estas:
- instigi interkulturan edukadon kaj internacian kunlaboron kaj komunikadon;
- subteni lernadon kaj uzadon de interretaj teknologioj kaj de lingvoj;
- helpi efektivigi la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝian Deklaracion pri Homaj Rajtoj.
Por atingi tiujn celojn E@I iniciatas kaj subtenas projektojn kun internacia kunlaboro de junuloj, organizas edukajn kaj kulturajn eventojn, kiuj rilatas kun la celoj de la organizo kaj informas pri la graveco kaj utileco de senbarila internacia komunikado.
Volontuloj
LingvaFest’ estas evento kun riĉa lingva programo: instruplenaj prelegoj, interesaj atelieroj, amuzaj rapidkursoj, buntaj koncertoj kaj bonega akompana programo. Ĉion ĉi eblas realigi ne nur danke al organizantoj, sed ankaŭ al bonegaj volontuloj, kiuj helpas nin dum la aranĝo. Al ili ĉiuj ni diras dankon!
Volontuloj estas kutimaj homoj, kiuj decidis dediĉi al tiu evento iom de sia tempo (kaj spirito). Ili estas tre gravaj, eĉ se ili plenumas laboron, kiun kutima vizitanto eble ne rimarkos – pro tio ili estas necesaj, ĉar estas multe da tia laboro farenda por la aranĝo. Kion inkluzivas volontulado dum LingvaFest’? Estas pli ol sufiĉe da taskoj, ĉiuj povas elekti sian (sed se vi ne scias, ni ĝoje donos iun al vi): deĵorado en informejo, kontrolado kaj prizorgado de teknikaĵoj, prizorgo de trinkaĵoj por prelegantoj, pretigado de prelegejoj, portado de aferoj, preparado de materialoj por la vizitantoj, ks.
Eblas helpi kiel volontulo ankaŭ antaŭ la aranĝo: kontaktado de ekspoziciantoj, serĉado de sponsoroj, alparolado al prelegantoj, skribado de artikoloj, gazetarkomunikoj, ks.
Ĉu ankaŭ vi volas sperti la eventon LingvaFest’ el alia (aventura) vidpunkto ol tiu de simpla vizitanto, kiel volontulo? Do bonvolu plenigi ĉi tiun formularon kaj fariĝu parto de la festivalo!