Ekspoziciantoj
Prezentiĝu dum LingvaFest’!
Vi povas trovi la prezojn de budoj kaj mendoformularon ĉi tie.
En septembro okazos la tria lingva festivalo LingvaFest’. Ĝi estos por vi unika ŝanco prezenti vian lingvolernejon. Se vi estos nia partnero, tio certigos al vi rektan kontakton kun ĉiuj, kiuj lernas fremdan lingvon, volas lerni aŭ sentas, ke ili devus komenci lerni. Al LingvaFest’ venos talentaj studentoj kaj plurlingvuloj, sed ankaŭ eternaj komencantoj aŭ tiaj homoj, kiuj volus komenci lerni lingvon, sed ne scias kiel.
Grava parto de la evento estos spaco por ekspoziciantoj, kie vizitantoj povas ekkoni vian institucion kaj ĝian agadon, aliĝi al lingva kurso aŭ restado en eksterlando, aĉeti lernolibrojn aŭ ekkoni lernejojn dediĉitajn al lernado de fremdaj lingvoj aŭ en fremdaj lingvoj. Vi povos informi pri vi rekte surloke kaj ekkoni viajn estontajn lernantojn kaj klientojn. Ni atendas pli ol 3000 vizitantojn!
Detalaj informoj estas troveblaj en la slovaka kaj la angla. La kompleta listo de konfirmitaj ekspoziciantoj estas en ĉi tiu paĝo.
Datoj: 11-a kaj 12-a de septembro 2025
Loko: Ekonomická univerzita v Bratislave, Dolnozemská cesta 1/b, 852 35 Bratislava – Petržalka
Se nia oferto interesas vin kaj vi ŝatus ekscii pli aŭ interkonsenti renkontiĝon kun ni, vi povas skribi al peter.balaz@lingvafest.sk aŭ telefoni al +421 902203369.