Ĉi tiu evento celas
- Prezenti diversajn fremdajn lingvojn kaj kulturojn
- Profundigi la intereson de homoj pri fremdaj lingvoj
- Instigi lerni fremdajn lingvojn
- Prezenti efikajn instrumanierojn, novajn metodojn, aplikaĵojn
- Provizi spacon por plua kunlaboro inter diversaj institucioj
Restu en kontakto
Kiel vizitanto, vi povos
- Spiri lingvojn je ĉiu paŝo
- Ĉeesti lingvolecionojn, prelegojn kaj atelierojn – ni pretigis kaj pretigas multajn
- Ekkoni homojn kun similaj interesoj, priparoli diversajn temojn
- Partopreni riĉan kulturan programon
- Gajni interesajn premiojn en tombolo
Kiel ekspozicianto, vi povos
- Prelegi
- Organizi atelierojn
- Prezenti vian organizon
- Ekkoni aliajn fakulojn pri lingvoj
La lingva festivalo LingvaFest’ 2018 okazos sub aŭspicio de:
- Martina Lubyová, ministro pri edukado, scienco, esplorado kaj sporto de la Slovaka Respubliko;
- Ivo Nesrovnal, urbestro de Bratislavo;
- Ľudovít Hajduk, direktoro de la Ŝtata pedagogia instituto;
- Ferdinand Daňo, rektoro de la Ekonomika universitato en Bratislavo;
- Juraj Droba, prezidanto de la Bratislava memrega regiono.
- La programerojn de la festivalo rilatajn kun la romaa lingvo aŭspicios Ábel Ravasz, reprezentanto de la registaro de la Slovaka Respubliko por la romaa komunumo.