Instagram Facebook YouTube
Slovakio vivas per lingvoj!
11-12-a de septembro 2025 – Ekonomika universitato en Bratislavo

Programo

La programon de LingvaFest’ 2025 ni ankoraŭ pretigas. Ĉi tien ni aldonos iom post iom novaj programeroj. La detala programo de la evento (kun horartabelo) estos disponebla fine de aŭgusto. Se vi scivolas, kia estas la programo de LingvaFest’, vi povas vidi la programon de 2019.

Partopreno en la tuta festivalo estas senpaga por vizitantoj!

Pri kio vi jam povas antaŭĝoji?

  • Lingvaj kursoj – ekkonu dekojn da lingvoj dum mallongaj lecionetoj
  • Lingvaj kvizoj – mezuru viajn konojn kaj gajnu interesajn premiojn!
  • Konkurso pri la lingve plej talenta lernanto kaj studento
  • Samtempa tradukado – vive! (Provu kiel oni laboras en interpretista budo. Kurseto pri interpretado el la ĉeĥa (ne nur) por infanoj kaj junuloj.)
  • Prelegoj pri interesaj temoj
  • Prezento de eldonejoj
  • Prezento de lingvaj lernejoj, restadoj en eksterladno
  • Prezento de novaj aplikaĵoj, lerniloj, lernometodoj,
  • Kultura programo (kantoj kaj dancoj el diversaj mondopartoj en diversaj lingvoj)
  • Tombolo kun valoraj premioj
  • Ekspozicio pri nemateria kultura heredaĵo de Slovakio